La parabolo pri la riĉulo kaj Lazaro koncentras nian atenton al danĝero de konsumismo. Ĉi tiu viv-stilo blindigas kaj fremdigas nin rilate al proksimulo. La riĉulo ĝuegas la plezurojn de la vivo senlime. Fakte la filozofio de nuntempo instigas la homon ĝui plene la plezurojn dum ni estas en la mondo. Kaj kio okazos poste? La morto estas la enir-momento al nova situacio. La riproĉo de Kristo dum la universala juĝo apartenos al tiuj, kiuj dum la surtera vivo ne multe pensis pri la estonteco de la propra animo. Mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. Ĉar kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.