La karesmo estas speciala tempo de pento. Fakte Jesuo en ĉi tiu evangelia tekstero invitas nin al konvertiĝo. Li parolas pri la peko kiel fonto de sufero. Kaj ni ne pensu, ke nia peko malpli gravas ol tiu de la Galileanoj, kiuj suferis fare de Pilato aŭ tiuj kiuj estis mortigitaj fare de la turo en Ŝiloaĥ, kiu falis en Jerusalem. La riproĉo de la Sinjoro estas klara: Se vi ne pentos vi ĉiuj ankaŭ pereos.

En la parabolo la Sinjoro serĉas la fruktojn sur la figarbo, plantita en sia vinberĝardeno. Tiu figarbo estas mi. La frukto, kiun li atendas estas la frukto de mia kovertiĝo pere de pento.