Dum mi legis ĉi tiun elstaran parabolan rakonton de la Biblio mi pripensas egan valoron de libereco, kiun Dio ne nur donis al la homo sed ankaŭ li mem mirinde estimas ĝin. Li respektas la decidon de sia pli juna filo forlasi la hejmon kaj uzi la havaĵon laŭ sia plaĉo. Dio – la Patro ne ordonas al li resti hejme, li ne devigas lin agi ĝuste sed senlibere. Dio, kiu ĉion antaŭscias certe supozas, ke la filo misuzos sian liberecon kaj agos erare. Sed malkaŝi la veron mem, leviĝi libere post la falo valoras pli ol neniam peki pro manko de libero. Jen la malsama situacio de la juna kaj la pli aĝa fratoj. La persona memsperto de la propra sensukceso kaj de la mizerikorda kaj pardoniga amo de la Patro ebligas al la homo libere akcepti la feliĉan destinon laŭ la plano de Dio.
powered by